|
Kara Cor,
Mi ĵus vizitis vian "dekerido" ttt-ejo. Gratulojn pro la rimarkinda realigo. Kiel EDD-interesiĝanto, mi certe ofte revizitos ĝin. Kaj mi certe devus legi lian verkon "Ideoj", unue en la originala lingvo, poste la tradukitan ... se ĝi jam ekzistas. Eble mi povus helpi vin tie? Mi ankaŭ ĝojis pri la trovaĵo de la Esperanta traduko de "Saidjah kaj Adinda" (La patro de Saidjah havis bubalon, per kiu li kultivis sian kampon ...) de Michiel Meeuwissen (1999). Koran dankon pro la hieraŭa babilado en la Antverpena agrabla fritbuda restoracio, post la Aŭtuna Jarkunveno de la Membro de FEL.
Amike
Remy
|